La malojo tristas sole歌词由Jele演唱,出自专辑《Tra la sonoj (Esperanto)》,下面是《La malojo tristas sole》完整版歌词!
La malojo tristas sole歌词完整版
La malĝojo tristas sole
Teksto kaj muziko: Andreo Berce
Adapto: Elena Wilke
La malĝojo tristas sole,
tristi sole ĝi ne volas.
Sole trikas ĝi vestaĵojn
el la nigra lanŝpinaĵoj.
Kune tristas la bildetoj
en la aranea reto.
Kaj fumantas kafo nigra,
atendante ion pigre.
Malfruiĝas ies gastoj,
kuras tra la urboj haste.
Kaj vagadas la malĝojo
disdonante sin survoje.
Estas tristaj la neĝeroj
sur la botoj kaj manteloj.
Pelas neĝo la vojantojn,
sur la ŝultroj ripozante.
La malĝojo tristas sole,
sole tristi ĝi ne volas.
Iras tra la urb’ malĝojo,
disdonante sin survoje.