Ne interparolis歌词由Jele演唱,出自专辑《En Esperantujo (Esperanto)》,下面是《Ne interparolis》完整版歌词!
Ne interparolis歌词完整版
13- Ne interparolis
Teksto : Lena Wilke
Muziko : nekonata
Kolektiĝis haste ni
kaj brakumis haste ni,
kantis kaj petolis ni,
ridis kaj babilis.
Pasis la tago jam,
tro rapide pasis.
Ne interparolis. (3-foje)
Iun ege ŝatis ni,
poste malaperis ni,
sendube elspezis ni,
sen avar’ donacis.
Pasis la jaro jam,
tro rapide pasis.
Ne interparolis. (3-foje)
Tiel vivis haste ni,
enamiĝis haste ni,
vane ofendiĝis ni,
brue ni disiĝis.
Pasis la vivo jam,
tro rapide pasis.
Ne interparolis. (3-foje)