Tra la sonoj歌词由Jele演唱,出自专辑《Tra la sonoj (Esperanto)》,下面是《Tra la sonoj》完整版歌词!
Tra la sonoj歌词完整版
Tra la sonĝoj
Teksto kaj muziko: Elena Wilke
Iĝas nunaj eventoj pasintaj
kaj amikoj revenas al mi.
Ili iras tra vivlabirintoj
tra la sonĝoj de mia anim’.
Refreno:
Tra la sonĝoj de mia animo,
tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)
Kiel rojoj diverseokulaj
flustras vorte letera torent’.
Jen letero de iu revulo.
Tio estas de homo-talent’.
Plenumiĝos ĉu iam la sonĝoj,
ĉu vizioj fariĝos la ver’?
Roje fluas vidaĵoj senordaj,
ĉu formiĝos el ili river’?
Refreno:
Ĉu formiĝos el ili rivero?
Ĉu formiĝos el ili river’? (2-foje)
Sed… banale, rakonti al iu
tion nur interesan al mi.
Serĉas idoj la unu alian,
jam plenkreskaj la varmon dum vintr’.
Refreno:
Tra la sonĝoj de mia animo,
tra la sonĝoj de mia anim’. (2-foje)