Diablotango歌词由Jele演唱,出自专辑《Sentokaoso》,下面是《Diablotango》完整版歌词!
Diablotango歌词完整版
06- Diablotango
Teksto kaj muziko: Elena Wilke
Neniam diru: „Prenu vin diablo“.
Diablo estas afabla, tre afabla.
Neniam estu al iu tro severa.
Diablo iĝos iam vero, iam vero.
Ĉe la diablo estas varme kaj sufoke,
ĉe la diablo en infero mankas loko,
ĉar forsenditaj, forpelitaj al infero
ne plu revenas, ne revenas al la tero.
Diru neniam: „Iru al diablo“.
Diablo estas afabla, tre afabla.
Neniam iĝu al iu tro severa.
Diablo estas la vero, ĉiam vero.
Ĉe la diablo en bruo de taverno
la tangon dancas loĝantaro de infero.
Jen la pekulo diboĉas en angulo,
la virinaĉo babilaĉas kun krimulo.
- Interludo -
Jen la pekulo diboĉas en angulo,
la virinaĉo babilaĉas kun krimulo.