En Esperantuj’歌词由Jele演唱,出自专辑《En Esperantujo (Esperanto)》,下面是《En Esperantuj’》完整版歌词!
En Esperantuj’歌词完整版
02- En Esperantuj’
Teksto kaj muziko : Lena Wilke
Kiom da sentoj, abundaj eventoj en Esperantuj’.
Kaj ni por ĉiam restas junuloj en Esperantuj’.
Kiom da varmo, kiom da ĉarmo, en Esperantuj’.
Kaj vi neniam sentas vin sola en Esperantuj’.
Refreno 1:
Dum la JES aŭ NR, dum Arkones aŭ FESTO
renkontiĝas amikoj, bonvenitaj kunesti.
Do, plezuru kun ni la etoson unikan,
amuziĝu kun ni kaj brakumu amikojn.
Vegetaranoj, ĉionmanĝantoj en Esperantuj’.
Handikapuloj kaj samseksuloj en Esperantuj’.
Ĉirkaŭbrakumoj preskaŭ parencaj en Esperantuj’.
Nun geamikoj, poste geedzoj en Esperantuj’.
Refreno 2:
Dum la JES aŭ NR, IJF, SES aŭ FESTO
renkontiĝas amikoj, bonvenitaj kunesti.
Do, plezuru kun ni la etoson unikan,
kantu kune kun ni kaj brakumu amikojn.
Multaj prelegoj, koncertoj belegaj en Esperantuj’.
Kiom da nomoj, talentaj personoj en Esperantuj’.
Ĵomart kaj Nataŝa, Gijom’ kaj Melono en Esperantuj’.
Krio de Morto, Platano kaj JoMo en Esperantuj’.
Anjo Amika kaj Amplifiki en Esperantuj’.
Kaj Jonny M kaj La Kuracistoj en Esperantuj’.
Por ĉiam Persone, eĉ dutrione, en Esperantuj’.
Refreno 1
- Interludo -
Refreno 2