Sablo venta歌词由Kjara演唱,出自专辑《Nuda (Esperanto)》,下面是《Sablo venta》完整版歌词!
Sablo venta歌词完整版
03- Sablo venta
Teksto kaj muziko: Chiara Raggi
Esperanto-adapto: Federico Gobbo
Kolore fortaj floroj sur parget’
ornamas iun domon, ĉi por mi
Malferma libro kun la poŝtkartet’
la vekhorloĝo montras sep kaj tri
For la mondon jam en pecoj
min protektu ja miaj revoj
Verdire mi nun naĝas trans la ĉu
kaj perdas sencon mia viv’ por ke
Moviĝo atentas en ĉi ĉambro sed
je ĉiu paŝ’ jen risk’ de frakasiĝ’
Kiel akvo kiam pluvas
sinkas mi ĝis profundego
Sablo venta
min turmentas
splitaĵe vitra
Cidron poman
dumpromene
nun mi drinkas
Sablo venta
min turmentas
splitaĵe vitra
Cidron poman
defi’ destina
por reaperi
fajra, fa- fa- fa- fajra…
Mi restas nudpieda kante kaj
priskribas malkomforte sentojn eĉ
Mi sentas perdi min, laŭ penso, ke
mi kaptas sole min en mia viv’
serĉe de la voj’ elira
venas novo perspektiva
Sablo venta
min turmentas
splitaĵe vitra
Cidron poman
dumpromene
nun mi drinkas
Sablo venta
min turmentas
splitaĵe vitra
Cidron poman
defi’ destina
por reaperi
Por reaperi
Por reaperi
Por reaperi
Faj-ra, fajra…
Kolore fortaj floroj ĉirkaŭ mi
ornamas nove mian vivon nun