Nombru ion歌词由Kjara演唱,出自专辑《Nuda (Esperanto)》,下面是《Nombru ion》完整版歌词!
Nombru ion歌词完整版
02- Nombru ĉion
Teksto kaj muziko: Chiara Raggi
Esperanto-adapto: Federico Gobbo
Prenu vekilon perfektan kiu sonas
nur kiam la mondo de l’ sonĝoj tre foras
kosme tratempe, ankoraŭ
Prenu muzikon novan
Prenu la ĝermon naskotan
Kultivu, sentigu al ĝi nun
la varmon devenan, el la mateno, ankoraŭ
Prenu la ĉapon de l’ reĝ’
Nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
Nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
Prenu la penson plej raran
ĉar venas okazo por senti sin plene amata
libere senlime ankoraŭ
Prenu donacon surprize
Prenu la bonan intencon
malofte transforman en
agon al bono kaj amo
firme kaj kune, ankoraŭ
Prenu la tempon por vi
Nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
Nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
Nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
Nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto
Laŭsufiĉe por ne senti sin solaj
Laŭsufiĉe kiel sun’ al la sunfloroj
Nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
Nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
Nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
Nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto
Prenu koloron de l’ te’
ĉapelon de l’ reĝ’
riveron sen fin’
la tempon por vi