Duonkore歌词由Jele演唱,出自专辑《Sentokaoso》,下面是《Duonkore》完整版歌词!
Duonkore歌词完整版
07- Duonkore
Teksto kaj muziko: Elena Wilke
La vojon iras vi, sed nure duonon.
Iun vundigas vi, ne petas pardonon.
Iun karesas vi, atendas admonon.
La gravaj vortoj por vi estas sonoj.
Refreno:
Duonkore feliĉas ni,
duonkore sufiĉas al ni.
Duonita estas nia mond’.
Kie restas alia duon’? (3-foje)
Vi ŝatus spiri, spiretas vi.
Vi ŝatus vivi, vivetas vi.
Vi kredus savi, savetas vi.
Vi kredus ami, ametas vi.
Refreno
Vi ŝatus doni, donetas vi.
Vi ŝatus povi, povetas vi.
Vi ŝatus havi, havetas vi.
Vi ŝatus pravi, pravetas vi.
Refreno