Pensis mi歌词由Jele演唱,出自专辑《En Esperantujo (Esperanto)》,下面是《Pensis mi》完整版歌词!
Pensis mi歌词完整版
07- Pensis mi
Teksto kaj muziko : Lena Wilke
Pensis mi, ke ĉio pasis,
vivo ŝajnis bagatel’.
Naiveco min jam lasis,
por mi kredu al la stel’, al la stel’,
kiu benas min el la ĉiel’.
Pensis mi, ke ĉio vanis,
vanis penoj trovi sin.
Serpentumis kaj vagadis
revoj miaj sen la fin’, sen la fin’
antaŭ mi renkontis foje vin.
Refreno:
Vin, kiu venis al mi kiel miro,
kiel inspiro, inspiro mira.
Vin, kiu venis al mi kiel Dio,
plenigis ĝis limoj animon mian.
Vin, kiu iĝis al mi kiel spiro,
kiam mi feliĉe trovis vin.
Pensis mi, ke preterpaŝis
homo, kiu serĉis min.
Itineron iu kaŝis tiun,
kiun strebis mi, volis mi,
antaŭ mi renkontis iam vin.
Refreno
… vin, kiu iĝis al mi kiel spiro,
kiam mi renkontis foje vin.